Sándor Wladár
Sándor Wladár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de julio 1963 (60-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | naĝisto bestokuracisto akvopilkisto |
Sándor Wladár [ŝAndor vladAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Wladár Sándor estis hungara naĝisto, olimpiano, olimpika ĉampiono, akvopilkisto, bestkuracisto.
Sándor Wladár[1] naskiĝis la 19-an de julio 1963 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sándor Wladár akiris diplomojn en 1989 kaj 1991, poste li malfermis privatan bestkuracejon. Li ricevis premiojn inter 1980-1994.
Sporta kariero
[redakti | redakti fonton]Sándor Wladár inter 1972–1980 estis naĝisto en la centra sportlernejo, poste en signifa ĉefurba sportklubo, pli poste inter 1985 kaj 1987 li estis akvopilkisto, eĉ en la lasta jaro li estis hungara ĉampiono. Kiel naĝisto li estis hungara ĉampiono 22-foje inter 1979-1986, li estis membro de la nacia teamo inter 1978-1985. Lia trejnisto estis Tamás Széchy. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1980 kun ora medalo, en la sekva Olimpiko Hungario bojkotis ĝin. Li estis la dua en mondĉampionumo en 1982. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1985. Depost 2017 li havis altajn postenojn en la hungara sporta vivo.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- datenoj kun foto Arkivigite je 2023-01-06 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva intervjuo kun foto
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM79726;jsessionid=92E7444777C3E4C0F5CABC2B43885F4B hungarlingva datenaro de muzeo